Giovanni Gentile | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Giovanni Gentile | |||||
Naskonomo | Giovanni Gentile | ||||
Naskiĝo | 29-an de majo 1875 en Castelvetrano | ||||
Morto | 15-an de aprilo 1944 (68-jaraĝa) | ||||
Tombo | Baziliko Santa Croce vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Italio vd | ||||
Alma mater | Liceo classico statale L. Ximenes • Scuola Normale Superiore. Classe di Lettere e Filosofia • Universitato de Florenco vd | ||||
Partio | Nacifaŝisma Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Benedetto Gentile vd | ||||
Edz(in)o | Erminia Nudi vd | ||||
Infanoj | Giovanni Gentile • Federico Gentile vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • pedagogo • politikisto • universitata instruisto • literaturkritikisto vd | ||||
Laborkampo | filozofio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giovanni GENTILE (30-an de majo 1875 – 15-an de aprilo 1944) estis itala[1][2] novhegela ideisma filozofo, verkisto, instruisto kaj faŝista politikisto. Li estis influa pro sia provizio de intelekta kaj metafizika bazo por la mondorigardo apartenanta al itala faŝismo, kaj agis kiel kaŝverkisto por verki parton de La Doktrino de Faŝismo (1932) kune kun Benito Mussolini. Li engaĝiĝis en la renesanco de la Hegela ideismo en la itala filozofio kaj ankaŭ disvolvis sian propran pensadsistemon, kiun li nomis ''attualismo" aŭ "aktuala ideismo", kaj kiu estis priskribita kiel la "subjektiva ekstremo de la ideisma tradicio".[3][4][5]
Dum sia vivo, Gentile laboris kiel instruisto de filozofia historio ĉe la Universitatoj de Palermo kaj Romio kaj kiel instruisto de teoria filozofio ĉe la Universitato de Pisa. En 1944 li estis murdita far kontraŭfaŝistoj, gviditaj de Bruno Fanciullacci, dum li revenis el Florenco cele pridiskuti la liberigon de kontraŭfaŝistaj aktivistoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search